2006/12/14

Festo por infanoj

Ni rigardis bildon :

Sur la bildo estas knaboj kaj knabinoj, bebo, patro kaj patrino.
Ne estas avo, ne estas avino.
Knabino estas en kostumo de kokcinelo.
Alia infano estas en kostumo de klaŭno.
Knabo estas en kostumo de pirato.
Hundo kuras. Estas ankaŭ kato
Knabino estas en kostumo de rato.

Sur la tablo estas kukoj, bombonoj, fruktoj (verdaj kaj ruĝaj pomoj).
Sur la planko estas kasko (knabo estas en kostumo de kosmonaŭto aŭ de motorciklisto).
Sur la planko estas ankaŭ verda pomo kaj bombonoj.

La knabino kun kostumo de indiano venas de la lernejo.

kostumo de kokcinelo = kokcinelo-kostumo.
kostumo de klaŭno = klaŭno-kostumo.
kostumo de pirato = ??
kostumo de rato = ?? (la enigmon trovu vi ! )

2006/12/07

Familio en veturilo

Jen familio en veturilo (ilo por veturi).



Ni rigardu de pli proksime : viro kaj virino sidas. La virino ŝoforas. Rigardu, ŝi ŝoforas.

Knabino sidas. Ĉu ŝi estas virino ? Ne, ŝi ne estas virino, rigardu, ŝi estas malgranda : ŝi estas knabino !


Estas ankaŭ bebo en la veturilo.
Ĉu la bebo sidas ? Ne. Ĝi ne sidas : ĝi kuŝas sur la seĝo.
Oh, rigardu, ne estas speciala seĝo por la bebo !
Ĉu gravas ? Jes, gravas ! Tre gravas !





Ŝakir' kaj Ŭalid nepre volis esti sur la foto.
Ili ne sidas en la veturilo, ili kuŝas sur la tablo por esti sur la foto !

2006/12/04

Per Plemobiloj

Hodiaŭ estas knabinoj en la klubo.
Ili sidas ĉirkaŭ la tablo.
Ne estas knaboj.
La knabinoj parolas Esperanton per Plemobiloj.

Kaj ili lernas ciferojn : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek.




Jen homoj : viro kaj virino. Ili estas geviroj.

La homoj sidas sur bestoj.

La virino sidas sur hipopotamo.

La viro estas sur ĉevalo.







Jen homoj : estas viro kun infano. La viro estas la patro de la infano. La patro estas bruna. Li estas sola kun la infano. La infano estas knabino. Ŝi estas bruna.


Estas ankaŭ gepatroj kun blonda knabo. La patro estas blonda, kaj la patrino estas rufa.

La knabo estas amiko de la knabino. Ili estas geamikoj.