2006/12/04

Per Plemobiloj

Hodiaŭ estas knabinoj en la klubo.
Ili sidas ĉirkaŭ la tablo.
Ne estas knaboj.
La knabinoj parolas Esperanton per Plemobiloj.

Kaj ili lernas ciferojn : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek.




Jen homoj : viro kaj virino. Ili estas geviroj.

La homoj sidas sur bestoj.

La virino sidas sur hipopotamo.

La viro estas sur ĉevalo.







Jen homoj : estas viro kun infano. La viro estas la patro de la infano. La patro estas bruna. Li estas sola kun la infano. La infano estas knabino. Ŝi estas bruna.


Estas ankaŭ gepatroj kun blonda knabo. La patro estas blonda, kaj la patrino estas rufa.

La knabo estas amiko de la knabino. Ili estas geamikoj.