2006/12/14

Festo por infanoj

Ni rigardis bildon :

Sur la bildo estas knaboj kaj knabinoj, bebo, patro kaj patrino.
Ne estas avo, ne estas avino.
Knabino estas en kostumo de kokcinelo.
Alia infano estas en kostumo de klaŭno.
Knabo estas en kostumo de pirato.
Hundo kuras. Estas ankaŭ kato
Knabino estas en kostumo de rato.

Sur la tablo estas kukoj, bombonoj, fruktoj (verdaj kaj ruĝaj pomoj).
Sur la planko estas kasko (knabo estas en kostumo de kosmonaŭto aŭ de motorciklisto).
Sur la planko estas ankaŭ verda pomo kaj bombonoj.

La knabino kun kostumo de indiano venas de la lernejo.

kostumo de kokcinelo = kokcinelo-kostumo.
kostumo de klaŭno = klaŭno-kostumo.
kostumo de pirato = ??
kostumo de rato = ?? (la enigmon trovu vi ! )

4 Comments:

At 2:32 AM, Anonymous Anonyme diris ...

kostumo de rato?
Ĉu tio ne estas haŭto?

 
At 3:00 PM, Blogger Fifio diris ...

faru bone!!!

 
At 5:43 AM, Anonymous Anonyme diris ...

Bonega blogeto! :)

 
At 8:21 AM, Blogger احمد مدبر diris ...

mi vidas vian blogon.Vi skribas bone.
dauxrigu!

http://zamenhofo.googlepages.com/

 

Enregistrer un commentaire

<< Home